Estas multo mirinda, sed nenio ja ol la hom' pli mirindas, ĉar li tra la maro grizbukla navigas en ŝtormo de sudo sur ondoj abismaj, kaj Gean mem ne cedantan al altaj dioj, ŝin la neelĉerpeblan, eternan, jar-al-jare per sia soko ŝanceliĝanta, ĉevale tirata, molestas. El gento facila de birdoj predon por si akiras, sovaĝan bestopopolon, el maro salakva la rasojn per sterno de retoj kaptas la homo sagaca. Ruze la bestojn de valo kaj altoj al si subigis, al la ĉevalo de kolo harara, al la taŭro tenaca de montoj la jugon nuke li metis. Kaj la parolon kaj la penson kun vento rivalan kaj la leĝaron li lernas, urbregulantan. Sur rok' neloĝebla veteron de frosto, de pluv' suferiga li lertas eviti, kaj senhelpa ne restas pri ajno futura, nur de la morto li fuĝi ne povas, sed por malsano fatala li kreas kuracorimedon... |
ANTIGONA Funebron teni por la frat' ne povas esti honte. KREONO Ĉu, kiu kontraŭstaris lin, ne estis same frato? ANTIGONA Jes, mia frato laŭ la sang', sampatra, sampatrina. KREONO Kial vi estas kontraŭ li nun do senpietata? ANTIGONA Pri tio la mortinto mem ne povus min akuzi. KREONO Sed se vi same pri l' bonul' kaj pri l' kulpul' funebras? ANTIGONA Ja mia frato estis la mortinto kaj ne sklavo! KREONO Patrujon ŝirmis tiu ĉi, detrui venis tiu! ANTIGONA La mort' por ĉiuj metas jam la tute samajn leĝojn. KREONO Ĉu tiel same trakti la bonulon kaj krimulon? ANTIGONA Sed kiu scias do, ĉu li ne estos pura transe? KREONO La malamik' eĉ post la mort' ne estos plu amiko. ANTIGONA Ne por malamo, sed por am' mi estas naskiĝinta. KREONO Nu, iru nur post ilin do kaj amu ilin sube, ja, dum mi vivos, tie ĉi virino ne komandos! |
Min vidu, loĝantoj de la tero gepatra, ekiri la lastan vojon, rigardi laste la flamojn de l' suno blanke lumanta! Mi ĝin plu ne vidos! Min la Morto, la ĉiopaciga trenos jam al bord' Aĥerona, vivantan, min, kiu ne povis havi la parton el festo Himena, kaj al kiu himnojn ĉe nupta soleno ĥoro ne kantis. Nun Aĥerono min edzinigos. Ho urbo, ho vi feliĉa loĝantaro de l' urbo, ho fonto de Dirke, ho sanktaj bone fortikigitaj muroj ' de Thebe, mi, malgraŭ ĉio, vin prenas nun por atesto: jen, sub kia leĝo do sen plor' de amataj mi iras al la tombkarcer' de sepultejo eksterordinara! Ve, malfeliĉega, nek ĉe la homoj, nek ĉe la ombroj mi hejmas, nek ĉe l' vivaj, nek ĉe l' mortaj! Ho tombo, nuptoĉambro, ho loĝejo poretema fosita sub la tero, jen, mi nun ekiras vojon al miaj karaj, kiujn jam plejparte Persefona akceptis al si inter la fantomojn de l' mortintoj. La lasta en la vico kaj plejpleje malfeliĉa, mi do descendas antaŭ ol plenumi vivdestinon. Sed forirante tamen ja mi flegas la esperon, ke kara estos mi al vi, vizaĝo de la frato. Vin ĉiujn ja, post via mort', mi lavis propramane, ornamis dece por sepult', kaj verŝis al la tombo trinkaĵon por ofero, sed, ho Polyneikes, ĉar mi deziris enterigi vin, jen kio nun min trafas... ………………Kreon' rigardas tion kulpo, ho mia frato, kaj min mem aŭdaca krimulino, kaj nun ĉe miaj manoj min li kaptas kaj fortrenas, kaj mi ne konos nupton, amliton, mi ne havos el viv' geedza parton, infanojn mi ne nutros, sed izolita disde la amataj, malfeliĉa, vivante mi jam iras al kuŝejo de mortintoj... |